Ministro pri familioj kaj aferoj de konsumantoj (Danio)

La ministro pri familioj kaj aferoj de konsumantoj de Danio (dane Minister for Familie- og Forbrugeranliggender) estis politika posteno en la Registaro de Danio kreita en aŭgusto 2004. La ĉefa celo de la ministerio estis protekti la interesojn de familioj en vasta senco. La ministro estis gvidanto de samnoma ministerio pri familioj kaj aferoj de konsumantoj.

La ministerio ĉefe kovris la temojn de protekto de konsumantoj, sekureco de nutraĵoj kaj temoj de infanoj, junuloj kaj familioj kiel protekto de infanaj rajtoj, helpo al infanoj kaj junuloj, adoptoj, juro de nuptoj kaj divorcoj. Ĝi organiziĝis laŭ ĉefa departemento de 60 dungitoj, tri subdepartementoj kaj esplora institucio; sume la ministerio havis 3000 dungitojn.

La 13-an de decembro 2006 la Konservativa Popola Partio (Det Konservative Folkeparti) anoncis ne plu havi fidon pri la ministro Lars Barfoed. La ministro demisiis la sekvan tagon, kaj la 15-an de decembro 2006 Carina Christensen estis nomumita lia posteulino.

Post la parlamenta baloto de 2007, la ministerio estis nuligita la 23-an de novembro 2007, kaj la respondecoj estis integrigitaj en novan Ministerion pri Sociala Zorgo de Danio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search